Uzantaj iloj

Retejaj iloj


artikolo_el_komencanto_2003-3

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Artikolo El Komencanto 2003-3

Artikolo el Komencanto 2003 numero 3 // (39)

//el la rubriko "Kiel tio komencigxis"//

Natalja Gerlaĥ kaj Ĵomart Amzejev
konataj tra tuta Esperantujo kantistoj, muzikistoj kaj komponistoj.

Kaj de la 1987-a ni cxiam estas kune...

Natalja Gerlaĥ
Mi naskiĝis en malgranda urbo Kentau, sude de Kazaĥio, kie daŭre loĝas
miaj gepatroj. Mi vizitis du lernejojn samtempe: mezlernejon kaj muzikan
lernejon (lernis ludi pianon).

Tuj post la gimnazio, en 1985, mi komencis studi ĉe Pedagogia Instituto al
instruistino pri fiziko kaj matematiko. Tie mi renkontis Ĵomart, kiu gvidis
muzikan bandon, al kiu mi aliĝis la unuan tagon de miaj studoj. Krom la
muziko mi ankaŭ lernis Esperanton de Ĵomart. Mi ŝatus malkovri ke Ĵomart
“postkuris” min dum jaroj antaŭ ol tio fin-fine tedis al mi kaj ni estiĝis
la paro. Kaj de la 1987 ni ĉiam estas kune. Do ,o ege ĝojas ke li ne plu
tedas min (kaj mi esperas ke mi ne tedas lin) - ni ja estas kune dum 16 jaroj!

En Svedio mi daŭrigis studi, unue la lingvojn (svedan kaj anglan). Mia
profesio tute ne rilatas al muziko, mi ĉiam preferis ciferojn kaj logikon.
Translokiĝinte al Svedio mi elektis komputilfakon. Poste mi komencis labori
kiel konsultanto pri e-poŝtaj servilsistemoj de Microsoft ĉe malgranda
firmao. Nun mi prizorgas mailsistemojn de eksteraj entreprenoj, kiel Sony
ks.

Miaj hobioj (krom Esperanto): aerobiko, kurado dum somera tempo, biciklado,
laboro kun PhotoShop kaj hejmpaĝoj (mia lastatempa hobio). Mi ege ŝatas
pasigi liberan tempon ĉe la naturo kaj miaj familianoj kaj ni ĉiam ĝuas la
tempon kune.

Ĵomart Amzejev
Naskiĝis, studis, militservis, denove studis… k.t.p. Estas interese, ke la
unua artikolo, kiun mi legis post la militservo estis pri Esperanto. Mi
revenis de a militservo, en la jaro 1978, kaj mia fratino rakontis al mi pri
iuj korespondaj kursoj de Esperanto - tio estis serio de artikoloj-lecionoj
de Boris Kolker. Ĝuste tiam mi esperantistiĝis kaj tiel komenciĝis mia
Esperanto-vivo!

Por ne esti la sola esperantiso en mia urbo (Ĉimkent, Kazaĥio), mi aranĝis
E-kurson en Pedagogia Altlernejo, kie mi laboris. Tiel aperis mia e-bando
“Kredo”. Nataŝa kaj mi estas “restaĵo” de la bando. Kiel E-dueto ni ekzistas
dum jam multaj jaroj. Mi ankaŭ partoprenis multajn ekssovetiajn E-aranĝojn
kiel sola artisto.

Nataŝa kaj mi estas geedzoj kaj ni havas filinon, Karina, kiu naskiĝis en la
jaro 1995m vintre. Ni esperas, ke ni iam kantos triope!

Mi ĵus finstudis por ixgi profesia sonteknisto. Mi ja ĉiam estis interesita
pri muzika registrado, kaj nun tio estos, espereble, mia profesio.

Krom Esperanto kaj kantado mi ankaŭ ŝatas ĝiu-ĝutsu (japanan
luktarton). Legado kaj biciklado estas aliaj miajn interesoj. Ekde 1991 mi
loĝas en Stokholmo, Svedio. En Kazaĥio restis mia patrino kaj unu fratino.


- Kial vi transloĝiĝis de Kzaĥio al Svedio?

Ĵomart: Ĉio okazis tute neplanite. Ni estis en Norvegio, kaj laŭ la
vojo hejmen, al tiama Sovetunio, okazis milita puĉo en Moskvo (1991) kaj…
ni decidis resti en Svedio.

- Ĉu tre malsamas tiam la E-medio en Svedio, kompare kun tiu de Sovetunio?

Ĵomart: Fakte jes… Sovetaj esperantistoj estas tute malsimilaj al
svedaj esperantistoj, same kiel Sovetio kaj Svedio, sed niaj E-amikoj multe
helpis nin en nia nova lando. Kaj ni estas ege dankemaj al ili pro ĉio.

Nataŝa: Ĉu vi scias, ke “Valso por amikoj” estas dediĉita al ĉiuj
niaj amikoj, sed precipe al la svedaj?!

- Kio signifas kanti en Esperanto por la duopo Ĵomart kaj Nataŝa?

Ĵomart: Mi eĉ ne scias kion respondi… Pos mi kanti ĉiam estas
dialogo, interparolo kun la aliaj. Por mi gravas, de ekzistas iu, kiu
aŭskultas kaj komprenas min. Ĉu estas nur kelkaj homoj aŭ plena halo kiu
aŭskultas, tio ne tre gravas.

Nataŝa: Ĉion! Vi ne povas imagi kian ĝuon ni trasentas kantante por
“Nia” publiko, kiu inspiras ĉiun nian vorton, kiu sekvas ĉiun nian enspiron.
Tiu atmosfero, kiu establiĝas dum multaj niaj koncertoj simple ne estas
forgesebla! Kaj ni ege dankas nian publikon pro tiu interkompreno kaj
revelacio, kiun ĝi donacas al ni, ĉiufoje, kiam ni staras sur scenejo.
Dankon!

- De kie vi ĉerpas inspiron verki viajn muzikaĵojn, Ĵomart?

Mi ne faras ion specialan por kapti la inspiron. Simple foje al mi ŝajnas, ke
iu temo estas aktuala aŭ interesa por rakonti al aliaj homoj.

- Ĵomart kaj Nataŝa laŭ Ĵomart kaj Nataŝa.

Ĵomart: Ni estas tute “normalaj” homoj. Familio por mi nun estas tre
grava. Muziko kaj Esperanto helpas nin trovi nian lokon en la vivo, kaj
renkontiĝoj kun niaj aŭskultantoj donas al ni energion por krei denove.

Nataŝa: Mi ne volas esti tre kritikema, sed iu muzikisto mi tute ne
estas. Dio, (aŭ mia patrino) donacis al mi voĉon kaj Ĵomart vere batalis
por prilabori ĝin. Do tio, kion vi aŭdas kiam mi kantas - estas laboro de
Ĵomart. Sed mi ŝategas kanti. Kaj ne nur kanti - mi ŝatas tiun silentan
interparolon, kiu kreiĝas dum niaj koncertoj. Kaj kiam ni ne plu kapablos
krei tion, ni ŝajne ne plu kantos… sed mi esperas, ke tio neniam okazos!

-Kiuj estas viaj estontaj planoj rilate al E-muziko?

Ĵomart: Ni planas eldoni novan KD-n ĉi somere kun novaj kaj, eble,
kun kelkaj prilaboritaj malnovaj kantoj. Ankaŭ estas planata partopreno ĉe
IJK en Svedio. Ĝenerale mi povas diri, ke ni ne planas ĉesi kanti.

artikolo_el_komencanto_2003-3.1172595380.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)