Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aveno

Aveno

Muzikofranca popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloLa chanson de l’avaine
MIDIaveno.mid

Teksto

Ĉu vi scias, kiel ni
praktikas semi avenon.
Vidu, la patro semas ĝin jen,
poste ripozas nur por moment',
klak' de kalkan'
poste turn' al najbara an'.
/:Aven', aven', aveno,
kresku en Dia beno!:/

Ĉu vi scias kiel ni
praktikas falĉi avenon.
Vidu, la patro falĉas ĝin jen,
poste ripozas nur por moment',
klak' de kalkan'
poste turn' al najbara an'.
/:Aven', aven', aveno,
kresku en Dia beno!:/

Ĉu vi scias kiel ni
praktikas draŝi avenon.
Vidu, la patro draŝas ĝin jen,
poste ripozas nur por moment',
klak' de kalkan'
poste turn' al najbara an'.
/:Aven', aven', aveno,
kresku en Dia beno!:/

Ĉu vi scias kiel ni
praktikas pisti avenon.
Vidu, la patro pistas ĝin jen,
poste ripozas nur por moment',
klak' de kalkan'
poste turn' al najbara an'.
/:Aven', aven', aveno,
kresku en Dia beno!:/

aveno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)