Uzantaj iloj

Retejaj iloj


balado_la_virin

Balado por la virin'

MuzikoMoŝe Vilensky
Esperanta tekstoAmir NAOR
Esperanta plenumoIsraela Becker
Tipotraduko
Originala titoloבלדה לאישה
Originala tekstoTirca Atar

Teksto

Eĉ tiuj nuboj de la alto, cedis al ŝia silent'
Ŝi rigardis ĝis malsato, kun nenia ajna pent':
En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi
ke finiĝis tamen ĉio ĉi.

Eĉ tiuj nuboj de Oktobro, rozaj kontraŭ sunsubir',
Ne povintus helpi ŝin tro, absorbita de sopir',
En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi
ke finiĝis tamen ĉio ĉi.

Eĉ tiuj libroj en la ĉambro, nun fermita kun ĉagren',
Sciis ke ŝi malbonordas, foriranta sen reven'
En la val' lilioj floras, sed interne sciis ŝi
ke finiĝis tamen ĉio ĉi.

balado_la_virin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 13.12.2024 09:21 de amir