En Scarlet Town, hejmurb’ de mi
knabino loĝis bela.
Ŝi ŝokis knabojn ĝis frenez'.
La nomo: Barbra Allen.
Dum en mirinda majmonat’
burĝonoj kreskis ŝvele
Vilhelmo kuŝis en la lit’
pro am' al Barbra Allen.
Kaj sendis li al ŝia dom’
serviston plej fidelan,
“Fraŭlin', fraŭlin', rapidu vi,
se vi estas Barbra Allen.”
Ekiris ŝi, sed sen rapid'
sen urĝ' al lia pordo
kaj ĉe la lito diris ŝi:
“Proksimas via morto.”
“Jes, tre malsana estas mi
en kor' dolor’ malhela.
Neniam sana estos mi
sen vi, sen Barbra Allen.”
“Ĉu pri trinkej’ memoras vi
kaj pri trinkaĵ’ ĉiela?
Tiam trinkis vi je ĉiu in'
sed ne pri Barbra Allen.”
“Jes pri trinkej' memoras mi
kaj pri l'trinkaĵ' ĉiela.
Tiam trinkis mi je ĉiu in'
sed ne pri Barbra Allen.”
Vizaĝon turnis li al mur'
li vidis mort-mantelon.
“Adiaŭ al amikoj vi,
kaj amu Barbra Allen.”
Irante hejmen aŭdis ŝi
mortsonorilon pelan
kaj ĉiu bat' akuzis ŝin:
“Fridkora Barbra Allen.”
“Ho, panjo, panjo, mia lit'
estu mallarĝa, longa,
Vilhelmo mortis nun pro mi,
pro li mi mortos morgaŭ.”
Sur tomb' Vilhelma kreskis roz'
roza kanin' sur ŝia
ĝis tura pint' kreskis la du
ne eblis alto plia.
Ĝis tura pint' kreskis la du
ne eblis alto plia
kaj jen estiĝis ama nod'
roz' rozon kroĉis tie.