Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Juul KARNAS |
---|
El la XVa jarcento.
begino
„Begin’, ĉu vi volas do danci
Pro freŝa or’ de kokin’?”
„Ho ne, respondis la begin’,
Ĝi ne amuzas min.
Refreno:
Mi ĝin ne povas
Mi ĝin ne volas,
Danci ne estas laŭ regul’,
Begino ne dancas, nek bigotul’!”
„Begin, ĉu vi volas do danci
Pro laktdonanta bovin’?”
„Ho ne,” respondis la begin’,
„Ĝi tro lacigus min.
Refreno
„Begin’, ĉu vi volas do danci
Pro bela, forta ĉeval’?”
„Ho, ne” respondis la begin’,
„Ne estas laŭ la moral’.
Refreno
„Begin’, ĉu vi volas do danci
Pro edziĝema junul’?”
„Ho jes” respondis la begin’,
„Mi dancos laŭ la postul’.
Mi ĝin ja povas,
Mi ĝin ja volas,
Danci ja estas laŭ regul’,
Begino ja dancas kaj bigotul’!”