Uzantaj iloj

Retejaj iloj


betulo_ii

Betulo II

Esperanta tekstoHilda DRESEN
Esperanta plenumoDrama Birdo
Tipoadapto
Originala tekstoHilda DRESEN

Vortoj estas originala 1934 poemo en Esperanto de estonia poetino Hilda Dresen, “patrino de la estonaj esperantistoj.”

Kantoteksto

[Instrumenta enkonduko]

Jen staras aŭtuna betulo
en melankolio,
glitadas al ter' kun susuro
foli' post folio.

Ĝi staras en pozo senmova
kaj larmas sen ĉeso,
ĝin plu eĉ konsoli ne povas
la suna kareso.

Sed jen orkoloras apude
betulo pli ĝoja,
foliojn disŝutas ĝi lude
al koto survoja.

Ĝi semas, disĵetas malŝpare,
sen ĉes' ormonerojn,
la flavaj folioj grandare
ekkovras la teron.

Ĝi sian ornamon fordonas
sen plend', sen lamento.
Ĝi vanan bedaŭron ne konas,
nek vanan turmenton.

Ĝi scias: printempo revenos,
ekfloros amentoj,
disflugos orflava poleno,
portata de l' vento.

[Instrumenta muziko]

Ĝi ree ekverdos, ekpompos
en rob' orkolora,
kaj ĝian vivforton ne rompos
eĉ vintro rigora.

Ne vane ĉi tiu betulo
verdadis kaj flavis,
pri iu sekret' de l' naturo
ĝi sciojn ekhavis.

Ekkonis ĝi vivosekreton:
ĝi eble ne veos,
eĉ kiam la blanka trunketo
falante pereos.

[Instrumental malenkonduko]

Eksteraj ligoj

betulo_ii.txt · Lastaj ŝanĝoj: 22.04.2026 12:57 de ahblair