| Muziko | Fabrizio & Federico | 
|---|---|
| Teksto | Federico | 
| Kantas | intErna idEO | 
Jen aliĝilo – por plani iron al Esperantujo 
Jen karavano – ĉar vojaĝi kune pli mojosas
Jen l’ inaŭguro – kie la verda kolegaro grupas
Jen tema programo – por feriumi, lerni kaj trejniĝi
Refreno:
Jen koncerto de rokbando, ĉu en festivalo, kongreso, aŭ seminario
Ĉar muziko ĉiam gravas, por imagi justan mondon
Jen interkonatiĝo – por amikumi sen bezon’ de telefono 
Jen dancejo – por bambi ĝis la fino de la nokto kaj mateno
Jen gufujo – loko kie noktumas l’ amikaro en trankvilo
…serĉante la bonan etoson…
Refreno (trifoje)
…
ĉar muziko ĉiam gravas
por imagi justan mondon 
…
por imagi justan mondon