Muziko | Fabrizio & Federico |
---|---|
Teksto | Federico |
Kantas | intErna idEO |
Kara duolingano, fremdulo,
staranta ĉe bushaltejo,
kun via telefon’ enmane
Kion vi celas
lernante fremdan lingvon
komputile?
Ĉu vi simple enuas,
eble?
Diru al mi:
ĉu vi serĉas novan
fenestron al la mondo?
Refreno:
Belas lerni novan lingvon,
retbabili kun homoj,
kiujn vi neniam vidis vere,
ĉu ne?
Sed poste serĉu eventon,
lasu vian belan apon,
kaj rigardu vizaĝon,
rekte realmonde!
Ni estas tie
por bonvenigi vin
en la rondon
nun, se vi volas.
Vi povas
amikiĝi kun ni
tra la tuta mond’
vojaĝante nur
Refreno