Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bildoj:mi_ne_komprenas_kial_interna_ideo

Aŭskultu en Jutubo

Mi Ne Komprenas Kial

MuzikoFabrizio & Federico
TekstoFederico
KantasintErna idEO

Teksto

Esperanton mi ricevis de miaj gepatroj,
mian lingvon inter la pola kaj la itala

Ili renkontiĝis en fora junulara kongreso
kiam kurteno disdividis Eŭropon

Refreno:

Mi ne komprenas kial
oni konsideras min stranga
samideanoj kaj malsamideanoj

Esperantistoj debatas ĉiam pri la lingvo.
Ĉu movado, agado, desupre aŭ desube?
Finvenkismo, raŭmismo, kotizoj, aliĝiloj.
Mi prifajfas!

Refreno

Poliglotas mi tute nature kaj feliĉe
sed Esperanton mi devas ĉiam pravigi.
Ĉu planita, konstruita, artefarita, inventita?
Verdire (verdire), mi prifajfas! (Mi prifajfas!)

bildoj/mi_ne_komprenas_kial_interna_ideo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)