Muziko | Prilaboro: V. Gokieli |
---|---|
Teksto | A. Cereteli |
E-teksto | K. Gusev |
MIDI | cicinatela.mid |
Cicinatela = Lampireto
Lampireto, lumulin', ne rapidu flugi flor,
via lumo logas min en malhela tarda hor'.
Via lumo logas min en malhela tarda hor'.
bela kiel la aŭror', dum mi dronas en obskur'…
Al neniuj hastu for, volas mi vin solan nur!
Al neniuj hastu for, volas mi vin solan nur!
Min atendas murdas jam, kara, tuj relumu min!
Certas mi fidela am' nin kunigos ĝis la fin'.
Certas mi fidela am' nin kunigos ĝis la fin'.
Lampireto, verda stel', sola vi en mia kor'…
Min sopiran, mia bel', benu tuj, ne flugu for.
Min sopiran, mia bel', benu tuj, ne flugu for.