Muziko | Schlesisk |
---|---|
Teksto | Bernhard Severin Ingemann |
E-teksto | Martin Blicher |
Origina titolo | Dejlig er jorden |
MIDI | cxarma_la_tero.mid |
El: Esperantaj Kantoj, 1924
Ĉarma la tero,
gloraj ĉiel' de l' Di'
kaj anima la pilgrimad'!
Tra la belegaj
regnoj sur ter' ni
iras al Paradiz' kun kant'!
Tempo alvenos,
tempo ja forrulos,
sekvos gent' post genta viv';
ĉiam sonoros
tono ĉiela
en pilgrimkanto de l' anim'.
Kantis anĝeloj
por paŝtistoj kampaj,
en l' animoj bela son':
Paco sur tero!
Homo ĝojegu!
Naskiĝis la Savant' al bon'.