Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_l_vilagxet_kjot-subran

Ĉe L' Vilaĝet' Kjot-Subran'

Teksto
Muziko
Gianfranco MOLLE

Teksto

Renkontis mi paŝtistineton
Tute solecan en vilaĝeto
Estis al ŝi harar' el or'
Ŝi havis penon en sia kor'

Renkontis mi kaj premis ŝin
Per mia man'
Ĉe l' vilaĝeto Kjot-Subran'

Demandis mi pri ŝia dom'
Ĉu estas fora sur la mont'
Ĉu estas domo en lontan'
Ĉe l' vilaĝeto Kjot-Subran'

Respondis ŝi, respondis ŝi:
“Mi venis mem
El inta temp' el fora temp'”

En ŝi mi vidis nostalgion
Ŝi diris: “Floras ne hodiaŭ
Por mi la val' el fora temp'
Ne havas teron plu mia gent'

Rabadas ĝin, rabadas ĝin
Gent' el ekstero
Sur nia tero estas premeg'”

Okazis tiel, paŝtistineto
Ĉe la silenta vilaĝeto
Vin frapis vento de l' memor'
El tero venis vi de l' mort'

Blovegas vent', ekzistas ne
Plu nia klan'
Ĉe l' vilaĝeto Kjot-Subran'

cxe_l_vilagxet_kjot-subran.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)