Origina titolo: Desde Santurce a Bilbao
Mi de Santurco Bilbaon
venas laŭlonge la randon,
estas la jupo kuspita,
montrante la tibikarnon.
Mi venas haste kurante,
ĉar min korsaĵo tro premas
Tra ĉiuj stratoj mi krias:
Mi vendas!
sardinojn freŝajn jen!
Refreno:
Miajn sardinojn,
bongustaj, ja-a,
ĵus el Santurco
alportis mi.
El etaĝ' iu min vokas:
la najbarin' aĉetonta.
Ŝi min demandas pri l'prezo
de la fiŝaĵo vendota.
Sed se rni diras ke kva-ar
ŝi min kontraŭas ke tri-i.
Foriras mi kun la korbo.
Mi vendas!
sardinojn freŝajn jen!
Refreno: