Teksto kaj muziko | Andrej Makareviĉ |
---|---|
Tradukis el la rusa | Miĥail Povorin |
Kiu al mi diros per vort' aŭ skribo:
Kial tiel tristas la bovina tribo?
Kial ĝi surkampe kuŝas, enuas?
Kial ĝi konstante plore muas?
Sed pro kio ĝoji? Tiom da taskoj:
Kaj melkad' trifoja, kaj idonaskoj.
Manĝo – nure fojno ĝis konstipo,
Kaj pro ĉiu kulp' – dorsobat' per ŝtipo.
Vokas la kampar', sed ne indas fuĝi:
Oni je la kornoj kaptos: “Ne muĝi!”
De la infanaĝ' por la mastro servuto,
Kaj por la anim' kuracilo – knuto.
Kredo pri mirakloj en ĝi murditas,
Amo kaj bonŝanco ĝin evitas.
Eĉ se iu zorgas, nutras kun frando,
Poste ĝin mortigos por viando.
Mi karesis ĝin, per bombono regalis,
Kontraŭ la enigmo terura batalis,
Ke jen ĝi palpebrumas kaj ne scias,
Kun kio mi ĝin pense asocias…