Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dixie-land

Dixie-Land'

Usona popolkanto

Teksto

En kotonlando mi volus esti
kaj pasintajn tempojn festi -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!
Ĉar tie mi ja naskiĝis, kiam
estis frostmateno iam -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!

Refreno:

Ke mi estu do en Dixie,
hura, hura!
Por ke Dixie-land'
eksonu kant'
dum vivo ĝis la morto!
Nu for, nu for,
nu for al sud', al Dixie! (2-foje)

Edziĝis Bill, la teksisto pia,
kun mastrin' iame nia -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!
La brakon ĉirkaŭ ŝin li metis,
kiel bombkanon' ridetis -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!

Refreno

Buĉisthakilon similis lia
belvizaĝo tranĉa, fia -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!
Mastrin malsaĝe faris, sciu:
mortis pro viraĉo tiu -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!

Refreno

Ni trinku sanon de novmastrino
kaj de ĉiu kisulino -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!
Kaj se vi serĉas ĉagrenfinanton,
venu aŭdi tiun kanton:
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!

Refreno

Pri fagopira la kuko nia
ĝojos grasa ventro via -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!
Post lasta danc' vi adiaŭ diros
kaj al Dixie-land' mi iros -
vidu jen, vidu jen, vidu jen, Dixie-land'!

Refreno

dixie-land.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)