Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dormu_milde

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dormu Milde

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Suno moŝta post minuto,
Diafana gemrubeno,
Riverencos kun saluto
Al la nokta suvereno.
Luno brila el sateno
Jam arĝenta en ĉielo.
Ĉio mutas en sereno.
Dormu milde, brilas stelo.

Infanetoj dum balbuto
Time ploras sen ĉagreno.
Trankviligas ilin fluto
Kaj fabelo pri delfeno.
Kaj malantaŭ la kurteno
Kvankam regas la malhelo,
Ili kuŝas sur kuseno.
Dormu milde, brilas stelo.

Nek diskuto, nek disputo,
Foren pluas la promeno
En kupeo aŭ kajuto
Trans la montoj ĝis haveno.
Morgaŭ floros la mateno,
Belos kiel akvarelo,
Sed silente nun sen ĝeno
Dormu milde, brilas stelo.

dormu_milde.1172595381.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)