Muziko | germana popolkanto |
---|---|
E-teksto | Hugo Marx |
E-teksto 2 | Juul KARNAS |
Origina titolo | Es waren zwei Königskinder |
Vivadis du gereĝidoj,
Amantoj de kelka jar’,
Sed povis kunveni neniam,
/: Ĉar ilin disigis la mar'. :/
Karulo, se vi povus
Alnaĝi nokte al mi!
Kandelojn tri mi bruligos
/: Montrantajn la vojon al vi. :/
Monahino, ŝajne dormanta,
Aŭskultis envie ĝin,
Vespere ŝi false estingis
/: Kandelojn de l’reĝidin'. :/
La princo nokte dronis.
Fiŝiston serĉis ŝi,
Kaj tiu fiŝkaptis, ĝis kiam
/: La princon trovis li. :/
De l' bordo alta saltis
En maron la reĝidin':
„Gepatroj, karegaj miaj,
/: Vi ne revidos min”. :/
Eksonis la sonoriloj
Malgaje tra l' tuta land'.
Kunigis la reĝidinon
/: La morto kun ŝia amant'. :/
Du gereĝidoj
Vivadis du gereĝidoj,
amantaj de kelka jar',
kunveni neniam povis,
ĉar ilin disigis la mar'.
“Karulo, se vi povus naĝi,
alnaĝi dumnokte al mi,
bruligos mi tri kandelojn
montrontajn la vojon al vi.”
Dormantŝajna monahino
envie aŭskultis ĝin;
vespere estingis trompe
kandelojn de la reĝidin'.
Dumnokte fordronis la princo
fiŝiston nun serĉis knabin'.
en barko fiŝkaptis tiu,
ĝis kiam retrovis ja lin.
Ensaltis de l' alta bordo.
en maron la reĝidin'.
“Gepatroj, karegaj miaj,
neniam plu vi vidos min.”
Eksonis la mortsonoriloj
malgaje tra tuta la land',
kuniĝis la reĝidino
en morto kun sia amant'.