Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Rokbando Queen |
---|---|
Muziko | Rokbando Queen |
E-teksto | Ramón MORALES |
Kantas | Freddie MERCURY |
Tio ĉi estas kantebla traduko de la kanto “Innuendo”, de la angla rokbando Queen. La kanto estis unue publikigita en la albumo “Innuendo” (1991). Tie ĉi unue legiĝas kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko de la kanto.
U! U!
Daŭras sunanta la sun´, kaj dezertoj sablas
Daŭras la ond´ frakasanta ĉe l´ olda mar´
Dum estas la vent´ kaj la stel´ kaj ĉielo
Ĝis disfalas montoj en ebenaĵ´
Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
Surŝnure stumblaj
Ho, ni daŭre provos, jes
Nur tempon perdantaj
Daŭre ni vivas laŭ ras´, kolor´ aŭ kred´
La frenezec´ kaj avarec´ regnigas nin
Kaj gvidas nin tradicio, superstiĉo, falsa religi´
Tra eonoj, sen ĉes´, sen ĉes´
Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
Surŝnure stumblaj
Ho ni daŭre eraros
Ĝis la fin´ de l´ temp´
Ĝis la fin´ de l´ temp´
(Interaĵo)
Tra l´ malĝojo, nu tra nia splendo
Vin ne ĝenu mia duondiro
Estu tiel, kiel esti povas vi
Nur igu vin mem tio, kion kore esti volas vi
Nur sekvu vian tempon, nur vi, nur vi
Forlasos egoon, nur vi, nur vi, je via temp´
U! U!
Se ekzistas ia Di´ aŭ ia justec´ sub la ĉiel´
Se estas cel´, ia kial´ pri nia mort´ aŭ viv´
Se estas respondoj al demandoj, kiujn endas fari ni
Elmontru vin, detruu l´ timojn, for masko ĉi!
Ho! Jes! Ni daŭre provadas!
Surŝnure stumblaj
Jes ni grimacas daŭre, jes
Kaj ja tio por esti, estos ĝi
Ni nur daŭre provos
Ni nur daŭre provos
Ĝis la fin´ de l´ temp´
Ĝis la fin´ de l´ temp´
Ĝis la fin´ de l´ temp´
(laŭvorta traduko nekantebla)
Dum la suno pendas en la ĉielo kaj la dezerto havas sablon
Dum la ondoj frakasiĝas en la maro kaj trovas la teron
Dum estas vento kaj steloj kaj ĉielarkoj
Ĝis la montoj disfalas ebenaĵe
Ho jes! Ni daŭre klopodos!
Surpaŝi tiun malgrasan linion
Ho ni daŭre klopodos, jes
Nur pasigante nian tempon
Dum ni vivas laŭ raso, koloro aŭ kredo
Dum ni regnas pere de blinda frenezeco kaj nura avareco
Niaj vivoj gviditaj de tradicio, superstiĉo, falsa religio
Tra eonoj kaj plu kaj plu
Ho jes! Ni daŭre klopodos!
Ho ni surpaŝos tiun malgrasan linion
Ho ho ni daŭre klopodos
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo
(Interaĵo)
Tra la malĝojo, ĉio tra nia splendeco
Ne ofendiĝu pro mia duondiro
Vi povas esti ajne tiel, kiel vi volas
Nur metu vin mem en tion, kion vi pensas, ke vi povus esti
Liberiĝu laŭ via tempo, liberiĝu, liberiĝu
Forlasi vian egoon, liberiĝu, liberiĝu por vi mem
Uu, Uu!
Se ekzistas ia Dio aŭ iu ajn justeco sub la ĉielo
Se estas celo, se estas kialo por vivi aŭ morti
Se estas respondoj por la aferoj, kiujn ni endas demandi
Elmontru vin mem, detruu niajn timojn, demetu vian maskon
Ho jes! Ni daŭre klopodos!
He surpaŝi tiun malgrasan linion
Jes ni daŭre ridetos, jes
Kaj io ajn estonta, ĝi estos
Ni nur daŭre klopodos
Ni nur daŭre klopodos
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo
Pri la muzikbando: http://eo.wikipedia.org/wiki/Queen
Pri la kanto (nur angle nun): http://en.wikipedia.org/wiki/Innuendo_(song)