Muziko | René de CLERCQ |
---|---|
Esperanta teksto | Jan Van SCHOOR |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Hemelhuis |
Originala teksto | René de CLERCQ |
Tra dom' mia
ludas sunradi'.
Reĝon en la devo
nun min sentas mi:
mian familion
laŭ la vivovoj',
sur la brakoj portas
mi kun ĝoj'.
Sola kruco
staras sur kamen'.
Edzinet' anĝelo,
hejm' estu eden'.
Estu ja konsolo
kaj mia fier',
freŝaj vivofloroj
sur la ter'.
Ho, infanoj!
Ĝojo en malriĉ'!
Ĉu je granda ŝarĝo,
malpli da feliĉ?
Ĉu oni malŝatus
pro buŝeto pli?
Kie homoj luktas
helpas Di'!