Uzantaj iloj

Retejaj iloj


edzo_al_edzino

Edzo al edzino

Edzo al edzino estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Ne interesas ke vi malbeliĝis
pro la vivo, pro la tempo, pro la jaroj,
se nia amo estas pli funda, estas pli forta,
estas pli amo, ja pli amo.

Mia sukceso pli kaj pli estas via sukceso,
mia atingoj ĉiam estas viaj atingoj,
ĉar vi estis je mia flanko dum la lukto
kaj vi luktis krom vi amegis.

La, la, la, la, la, la, la, la…

Ne interesas ke viaj okuloj jam ne brilas
kiel antaŭe kiam vi ĝuis la printempon,
se la esprimo, la signito de via animo
min vivigas, donas vivon.

Ni promenis tra la strato de la vivo,
kiam vi falis mi vin helpis kiel frato,
kiel homo, kiel edzo, kiel viro,
kaj ni marŝis ĝis la fino.

Ni promenos tra la vojo de la tempo,
mi jam certas ke vi prenas miajn manojn,
por ebligi la sukceson de la vivo,
iom da resto, tiom da vivo.

La, la, la, la, la, la, la, la…

edzo_al_edzino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)