Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ekmugxegis_montoj

Ekmuĝegis montoj

Muzikoslovaka popolkanto
Origina titoloZahučali hory
E-teksto 1Ján VALAŠŤAN - DOLINSKÝ kaj Eduard V. TVAROŽEK
E-teksto 2Jan Filip kaj Karel Filip
E-teksto 3Joachim GIESSNER
Kantis 2Qexteto Esperanto
Kantis 3miksita kantista ĥoro Cantica
MIDI 1ekmugxegis_montoj.mid
MIDI 2ekbruegis_montoj.mid

Teksto 1

Ekmuĝegis montoj,
muĝis la arbaroj.
/:Kien vi pasis for,
miaj junaj jaroj?:/

Miaj junaj jaroj
ne travivis belon;
/:miaj junaj planoj:/
ne atingis celon.

Miaj junaj jaroj,
mi vin perdis tute,
/:kvazaŭ en akvon mi:
ŝtonojn ĵetus ŝute.:/

Teksto 2

Ekbruegis montoj, bruis la arbaroj,
kien vi forfluis, ho junaĝaj jaroj?

Miaj junaj jaroj, aĥ, ne uzis bonon
kaj mi ilin perdis, kiel la flor’ kronon.

Mia junulaĝo senutila estis,
senutila estis, al mi kulpo restis.

Mia junulaĝo, kien mi vin metis?
Kvazaŭ mi ŝtoneton en la akvon ĵetis.

Ŝtono en la akvo sin almenaŭ movos,
sed reveni al mi la junec’ ne povos.

Teksto 3

Ekmurmuris montoj, zumis la arbaroj:
kien malaperis miaj junaj jaroj?

Al la junaj jaroj mankis la beleco,
kaj malgaje pasis temp’ de la juneco.

Eĉ ŝtoneg’ en akvo, fine ĝi sin movas,
sed la junaj jaroj ne reveni povas.

ekmugxegis_montoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)