Uzantaj iloj

Retejaj iloj


elprovo

Elprovo

Kantas Merlin
Teksto kaj muziko de Daniel Kouto Vali, Aldrin Gandra, kaj Markone Froes

Teksto

Sole restas la ludiloj
Pro la tempo jam pasinta
Pasas tagoj, pasas noktoj
Ŝi kuŝinte plene revas
Pri la princo kiu ne venas
Kaj neniam trovos vere
Pri deziroj malkonataj
Kiujn ja elmontros oni
Tenti al si, tenti al si

Ŝia pasinto senkolora
Registrita sur la fotoj
La vizaĝo surspegule
Estas nur mortantaj floroj
Ŝi perdiĝas en imagoj
De estinto kaj povinto
Unuope suferantaj
Uraganoj forgesitaj
Plori pravas, plori pravas

Sur la vojo naskas florojn
Ŝi kaj ŝtormo trankviliĝas
Leviĝante en ventego
Ŝi tuj povas vidi sin mem
El farego restas cindroj
El la cindroj feniks' venas
Nun ŝi povas plene vidi
Belaj floroj surspegule
Elprovo de viv', elprovo de viv'
Elprovo de viv', elprovo de viv'…

elprovo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)