Teksto/Muziko | Anna SUTORIUS |
---|---|
E-teksto | Paul BENNEMANN |
Origina titolo | Oder moeders paraplu |
Sub de l’patrino pluvombrel’
marŝis du infanetoj,
Hanneke kaj Janneke,
intimaj amiketoj.
/:Kaj la ŝuoj faris klik-klak-klik,
kaj la pluvo faris tik-tak-tik
sur de l’patrinombrel’.:/
Kaj venis „Jan la Vent’”, kaj ĝi
tre vigle tuj sin movis;
Petole ĝi la pluvon en
iliajn buŝojn blovis.
/:Ĝi tiris per fortega pen’;
malsupren, supren dancis jen
patrina la ombrel’.:/
Sed Hanneke kaj Janneke
estis saĝuletoj,
la pluvomrelon tenis tuj
per ambaŭ la manetoj.
/:Ili gaje ridis: „Hi-ha-hi!
Ne, Jan! Ĝi restos nur ĉe ni,
patrina la ombrel’!”:/