Teksto | Н. Заболоцкого |
---|---|
Muziko | ? |
E-teksto | Lusi RIMON |
Traduko de rusa kanto “Целый день стирает прачка”.
Kiom tedis al Marusjo
Vivi en Taruso -
Kokoj kaj anseroj bruaj …
Gardu nin Jesuo.
Frotas tolojn lavistino,
Edzo iris drinki.
Sur la sojlo la hundido
Trem-rigardas ĉirkaŭ:
Iu foren jen eskapas,
Jen en domo ploras,
- Per okuloj saĝaj gapas,
Softe kunangoras.
Kaj al kiu trista ploro
Venos en Taruso?
Estas certe, ke ankoraŭ,
Venos al Marusjo.
Por ne plu okuloj vidu
La anserojn kvakajn
Kune kun kokinoj hidaj
Vagi inter flakoj.
“Se mi havus tiajn plumojn,
Sur flugiloj fortaj,
Mi aŭdacus dum mallumo,
Flugus for de l'korto.”
Abomenas al Marusja
Vivo en Taruso,
Kokoj kaj anseroj skuaj …
Gardu nin Jesuo.