Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estis_plena_la_cxareto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Estis plena la ĉareto

Muzikogermana popolkanto
Esperanta tekstoA. Sproeck

korektita teksto

Teksto

Estis plena mia ĉaro,
De maljunaj inoj.
Veturante tra urbeto,
Ili ekinsultis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ke virinoj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro,
De maljunaj viroj.
Veturante tra urbeto,
Ili malkontentis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ankaŭ viroj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro,
Nur de junulinoj!
Veturante tra urbeto,
Ili gaje kantis!
Tial sankte mi nun ĵuru:
Kun knabinoj mi veturu!
Tiru ĉeval'!

estis_plena_la_cxareto.1366806130.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)