Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estis_plena_la_cxareto

Estis plena la ĉareto

Muzikogermana popolkanto
Esperanta tekstoA. Sproeck

korektita teksto

Teksto

Estis plena mia ĉaro,
De maljunaj inoj.
Veturante tra urbeto,
Ili ekinsultis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ke virinoj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro,
De maljunaj viroj.
Veturante tra urbeto,
Ili malkontentis.
Tial sankte mi nun ĵuru:
Ankaŭ viroj ne veturu!
Tiru ĉeval'!

Estis plena mia ĉaro,
Nur de junulinoj!
Veturante tra urbeto,
Ili gaje kantis!
Tial sankte mi nun ĵuru:
Kun knabinoj mi veturu!
Tiru ĉeval'!

estis_plena_la_cxareto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01 (ekstera redakto)