Muziko | A. Ostrovskij |
---|---|
Teksto | L. Oŝanin |
E-teksto | K. Gusev |
MIDI | estu_cxiam_la_suno.mid |
Estas kanto, verkita dum soveta periodo en Rusio. Iam tre konata infana kanto, kiun kantis en infanĝardenoj kaj mezlernejoj ĉiu infano en Sovetio.
Suno kaj bel'
de la ĉiel' -
jen la pentraĵo de knabo.
Pentris li mem -
eta ĝojul'.
Skribis li mem
en angul':
Refreno:
“Estu ĉiam la suno,
estu ĉiam ĉielo,
estu ĉiam patrino,
estu ĉiam mi mem!”
Kara amik',
bona amik,
tiel ni volas la pacon!
En ĉiu hor'
kun la fervor'
firme ripetas la kor':
Refreno
Foru alarm',
bruo de arm',
kiu timigas la homojn.
Kronu nin nur
varma lazur'.
Diru ni pri la futur':
Refreno
Kontraŭ perfid',
kontraŭ milit'
por niaj knaboj ekstaru:
Suno kaj bon'
por ĉiu dom' -
tiel ordonas la hom'!
Refreno