Muziko | Carlos DEVIZIA |
---|---|
Originala teksto | Mara Causin kaj Carlos DEVIZIA |
Disko | Bizara Lando |
Alia nova versio el malnova kantaĵo. La teksto de tiu ĉi kantaĵo estas de Mara Causin kaj mi mem, kaj parolas pri fidela hundineto kiun ni havis, kies nomo estis “Lala”. Originale la teksto estis angla kaj la kantaĵo verkita je la jaro 2000. La kantisto de tiu ĉi versio estas Luis Scilingua, same ol la originala versio. Por tiu ĉi versio mi ŝanĝis la orgenan parton kaj forlasis kelkajn drumojn. Poste je la jaro 2012 mi faris novan version angle kun multe da ŝanĝoj kaj kantita de Franco Devizia. Tiu ĉi novan version aperas en la albumo Sure Like a Bone
--- Carlos Devizia
Ŝi kutimis boji
Ŝi estis apud mi
Ŝi estis fidela damo
Donis sian koron al mi.
Ŝi movis sian voston
Ŝi kutimis ĝeni,
Sed ĉiudimanĉe matene
Sole ŝin mi volis vidi
Ŝi faris al mi senti okej.