Uzantaj iloj

Retejaj iloj


filineto_mia_kara

Filineto mia kara

Teksto

Filineto, mia kara, floro de ĝardeno,
Ĉu vi volas edziniĝi al brava forĝisto?
Panjo, la forĝisto rusta, kiel kaldrono…
mi ne iras al li!

Filineto mia kara, floro de ĝardeno,
Ĉu vi volas edziniĝi al bona ŝuisto?
Panjo, la ŝuisto gluas de la mastiko…
mi ne iras al li!

Filineto, mia kara, floro de ĝardeno,
Ĉu vi volas edziniĝi al milda Johano?
Panjo, la Johano dormas kiel marmoto…
Mi ne iras al li!

Filineto, mia kara, floro de ĝardeno,
Ĉu vi volas edziniĝi al nia studento?
Panjo, la studento ĉarmas kiel majfloro…
tuj mi iras al li!

filineto_mia_kara.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)