Uzantaj iloj

Retejaj iloj


filo

Filo

TekstoDie Ärzte
MuzikoDie Ärzte
E-tekstoStefo
KantasStefo

Originalo: “Junge” (germana)

Teksto

(karaokeo preciza)

Filo,
kial ci nenion lernis?
Ekzemple Diĉjo,
li eĉ havas propran aŭton
Oĉjo
Verno en la riparejo
cin eble
eĉ fikse dungos,
se ci simple lin
petos,
Filo

Ci ja denove
aspektaĉas
kun truita pantalono
kaj daŭre tia bru'
Ĉu la najbaroj klaĉu?
Krome ciaj haroj,
al mi mankas la parolo:
ĉio ruĝ' kaj blu'
Ĉu la najbaroj klaĉu?
Ĉiam ci malestas,
ni komencas malesperi

Filo,
la kor' de Panjo ne
rompiĝu
Ankoraŭ restas temp'
por cia enmatrikuliĝo
Ja bestoj ĉiam plaĉis cin
aŭ ĉu jam logas cin ne plu
cia propra pacientejo,
Filo?

Ci ja denove aspektaĉas
kun truitaj buŝ' kaj nazo
kaj daŭre tia bru'
Ĉu la najbaroj klaĉu?
Amplifikgitaroj,
senĉese tiaj tekstoj
ĝenantaj ĝis malfru'
Ĉu la najbaroj klaĉu?
Ĉiam ci malestas,
ho malbonetiketuloj,
ci senherediĝu
Ĉu l' impostistoj klaĉu?
Fine ĉiu veos,
pri ci ni daŭre zorgas

Ci estis tiel dolĉa knab',
ci estis tiel dolĉa knab',
ci estis tiel dolĉa
knab', de tia dolĉ'

Kaj ciaj geamikoj,
vi ja certe drogumadas,
kaj daŭre tia bru'
Ĉu la najbaroj klaĉu?
Gravas la familio
kaj via estonto,
ĉu ni ne vivu plu?

filo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)