Uzantaj iloj

Retejaj iloj


finigxas_la_amo

Finiĝas la amo

MuzikoOsvaldo Rodríguez
Esperanta tekstoHéctor Jiménez
Esperanta plenumoHéctor Jiménez
Tipotraduko
Originala titolo El amor se acaba
Originala plenumoOsvaldo Rodríguez
Originala tekstoOsvaldo Rodríguez

Teksto

ĉar l' animo malpleniĝas
kvazaŭ akvumilo en nubo
finiĝas la amo,
ĉar la karesoj tre milde
ombre glitas, bedaŭrinde
finiĝas la amo.

Ĉar la sento estas fumo
kaj la vorto estas cindro
finiĝas la amo,
ĉar sinofere la koro
iam rompiĝas pro doloro
finiĝas la amo.

Ĉar kio estis bendoj blankaj
fariĝas fortaj katenoj
finiĝas la amo,
ĉar estiĝas tro rutina
ĉia kareso eĉ la plej dia
finiĝas la amo.

Ĉar ni estas kiel rivero,
kiun trakuras tre a l’ akvo
finiĝas la amo,
ĉar mortiĝas la deziroj
pro la karno, pro la kisoj
finiĝas la amo.
ĉar la tempo havas fendojn
ĉar fendojn havas l’animo
ĉar nenio estas por ĉiam
eĉ beleco nin lacigas,
finiĝas la amo.

finigxas_la_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)