Teksto | Frans LIEKENS |
---|---|
Muziko | Jan BROECKX |
E-teksto | Juul KARNAS |
Pri kio kantas alta tur’
Kun ora vivokron’?
Pri humiligo kaj terur’
En Flandra region’!
Flandrujo, kara nia land’,
Triumfa iĝu via kant’!
Pri kio kantas Skeldriver’
Fluanta tra la land’,
En kiu brilas la prosper’
Samkiel diamant’?
Ĝi krias: Flandro, gardu vi
Pri prefero lingvo kaj naci’!
Ondantu do kant’ de river’,
Sonadu tura kant’,
Konscion verŝu pri fier’
En koron de l’aŭdant’!
Pretigu lin por la batal’
Por flandraj rajt’ kaj ideal’!
Rekantaĵo:
Flandra, kara land’,
Estu for la bant’, Flandrujo…
Flandra, kara land’,
Estu for la bant’, Flandroland’!