Muziko | Melodio de: Flyv. Fugl, flyv |
---|---|
Teksto | Chr. Winther |
Esperanta teksto | H. P. N. |
Flugu. bird', super ondoj de la lago!
Nokta malhel' venas nun,
Baldaŭ forpasas trankvile la tago,
Jam malleviĝis la sun'.
Hejmen al l’ idoj malgrandaj vi iru,
Al via plumriĉa in';
Sed ĉion, kion vi vidis, vi diru,
Kiam revidos vi min.
Flugu, bird', trans la lago nun vi kuras.
Sonas la nokta sopir'.
Flustras la arboj kaj time susuras
En Bonan Nokton — dezir'.
Ĉu ne eĉ inter la birdoj doloro
Estis aŭdata de vi?
Diru Bonnokton por mi al la koro,
Ĉion rakontu al mi.