Uzantaj iloj

Retejaj iloj


foresto

Foresto

Foresto estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Vi jam foriris, neniam mi forgesos vin
ĉar la vivo je via flanko estis ege, ege bela,
ĉar la vivo je via flanko estis plen´ da feliĉaĵoj.

Nun vi forestas, sed ĉiam mi memoros vin,
mi memoros viajn kisojn, mi memoros viajn rigardojn,
mi memoros viaj karesojn, mi memoros viajn agojn.

Kial vi ne komprenis, mi ne rimarkis kelkajn erarojn,
la tempo pasis estis aliaj la vidpunktoj,
jam la ekvilibro de la bilanco ne estis tia.

Certe jam ne estis amo en niaj rigardoj, en niaj du koroj,
ni estis kune sed bedaŭrinde malproksime,
la melodio de via vivo finiĝis jam.

Refreno:

La ra, la ra, la la la, la ra, la ra, la la la,
La ra, la ra, la la la
La ra, la ra, la ra la la la…

Kial vi ne komprenis, mi ne rimarkis kelkajn erarojn…

Certe jam ne estis amo en niaj rigardoj, en niaj du koroj…

foresto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)