Uzantaj iloj

Retejaj iloj


forgesi_kiu_povas

Forgesi kiu povas?

TekstoJ. Van DROOGENBOECK
MuzikoJos Jos. de KLERK
E-tekstoPol VARENS

Teksto

Okulo ne forgesas
La lumon de la sun’;
Orelo ne forgesas
Geptran lingvon nun.
En koro ĉima sonas
L’unua amovort’,
Tra ĉio susuranta
Samkiel harpakord’.

Ho Nederlanda lingvo,
Spirita lum’ por mi,
L’unua vort’ de amo,
Ja flandra estis ĝi.
Ankoraŭ en l’animo
Radias tiu flam’,
Kaj vivas en la koro
Unua tiu am’!

Kiel mi vin forgesus,
Ho kara amobant’,
Kvankam fremdul’ mi ŝajnas
En mia patroland’?
Kvankam malestimata
Mi estas nun pro vi,
Plenforte por vi tamen
Senĉese luktos mi!

forgesi_kiu_povas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)