Uzantaj iloj

Retejaj iloj


frankie



Frankie

Teksto

Kiel malĝojas nuboj nigraj sur ĉiel'
dum la voj' sen cel', sub la venta pel'
pri l'historio prava sonis la parol'
se jam flugis for ĉiu rememor'

Longulo Frankie sola vagis kun poŝ' malplena
tra Uson' kaj pro l'gajeco ĉiu ŝatis vidi lin
jen li senvorte helpas en labor' kaj ree iras plu
kaj kiu alparolis lin, forgesis pri enu'

Kie plor' sonis, kanto estis medicin'
larmoj ĝenis lin, pro la ridkutim'
kaj dum bienoj nokte dormas en mallaŭt'
sonas lia kant' tra l'kvieta land'

Oni lin trovis foje morta, sen dolor'
dormas lia kor', pur' de l'angor'
Dio mem scias, kial venis lia fin'
akompanis lin kantoj al tersin'.

frankie.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)