Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gaudeamus

Gaudeamus - Studenta himno

E-tekstoL. Zamenhof

La latina titolo estas pli ofte “Gaudeamus igitur” ol nur “Gaudeamus”,
Zamenhofa titolo: Ĝoju ni, kolegoj!

Teksto

D D A7 D
Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj, dum ni junaj estas! (2-foje)
A7 D A7 D A7
Post plezura estanteco, post malgaja maljuneco
G F#7Hm G A7D
Sole tero restos, sole tero restos.

Vivo estas tre mallonga, kuras ne tenate. (2-foje)
Kaj subite morto venos, kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate. (2-foje)

Kie niaj antaŭuloj en la mondo sidas? (2-foje)
Iru al la superuloj, serĉu ilin ĉe subuloj,
Kiu ilin vidas? (2-foje)

Vivu la Akademio, kaj kaj profesoroj! (2-foje)
Vivu longe, kaj en sano, ĉiu akademiano,
Vivu sen doloroj. (2-foje)

Vivu ĉiuj la knabinoj belaj kaj hontemaj! (2-foje)
Vivu ankaŭ la virinoj, amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj laboremaj. (2-foje)

Vivu, floru nia regno kaj regnestro nia (2-foje)
Kaj amikoj mecenataj, protektantoj estimataj
De l' akademio. (2-foje)

Mortu, mortu, malgajeco, mortu la doloro! (2-foje)
Mortu ĉiu intriganto, kaj malamon konservanto
Longe en la koro. (2-foje)

gaudeamus.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)