| Muziko | Kajto |
|---|---|
| Esperanta teksto | Nanne KALMA |
| Originala teksto | Nanne KALMA |
Ni kune ĝojas nun ke vi naskiĝis,
en tiu mondo, en tiu mondo.
Ni kune ĝojas nun ke vi aliĝis,
al nia rondo, al nia rond'.
Vi estas de ni ĉiuj bezonata,
kaj aprezata, kaj tre amata.
Vi estas de ni ĉiuj bezonata,
kaj aprezata, kaj tre amata.
Refreno:
Ĝojan, ĝojan naskiĝtagon.
Multajn jarojn, abundan amon.
Ĝojan, ĝojan naskiĝtagon.
Veran pacon kaj bonan sanon.
Por vi ni tian feston okazigas,
en Esperanto, en Esperanto.
Por vi hodiaŭ nun ĝuste aŭdiĝas,
ĉi tiu kanto, ĉi tiu kant'.
Ni ĉiuj amas vin, samideano,
kaj samrevano, kaj samagano.
Ni ĉiuj amas vin, samideano,
kaj samrevano, kaj samagano.
Refreno (trifoje)