Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ha-lo

Ha-lo (Hello)

MuzikoAdele ADKINS, Greg KURSTIN
Esperanta tekstoAnselmo FORLENZA
Esperanta plenumoCristina CASELLA
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoAdele
Originala tekstoAdele ADKINS, Greg KURSTIN

Ha-lo, estas mi
Mi demandis min ĉu post tiel longe ni renkontu nin
Por forgesi kion ajn
Laŭdire l’ temp’ onin kuracas jes
Sed ial mi plu malsanas

Ha-lo, ĉu vi aŭdas min?
Min revigas nun Kalifornio pri tio, kio estis ni
Kiam ni junis kaj liberis ​
Kiel ni fartis mi forgesis antaŭ ol la mond’ disfalis

Kiom malsamaj estas jam ni du
Kiom distancas ni

>​Refreno

Ha-lo el la kontraŭa flank’ ​
El ĉi daŭra pilgrimant’
Por al vi pardonpeti pro ĉiu faritaĵ’ ​
Sed vi ne estas hejme ĉe ajna mia vok’ ​
Ha-lo el la kontraŭa flank’ ​
El ĉi humila pentfarant’ ​
Por ke vi min pardonu pro ĉiu mia erar’ ​
Sed ne gravas, verŝajne tio plorigas vin nun ne plu.

Ha-lo, kio pri vi?
Mi kutime emas paroli pri mi longe, mi bedaŭras
Mi esperas, ke ĉio bonas
Ĉu vi lasis jam la urbon, kie nenio iam okazis? ​
Ne misteras,
Ke por ambaŭ ni jam finiĝas la temp’

>​Refreno
Do ha-lo el la kontraŭa flank’ ​
El ĉi daŭra pilgrimant’
Por al vi pardonpeti pro ĉiu faritaĵ’ ​
Sed vi ne estas hejme ĉe ajna mia vok’ ​
Ha-lo el la kontraŭa flank’ ​
El ĉi humila pentfarant’ ​
Por ke vi min pardonu pro ĉiu mia erar’ ​
Sed ne gravas, verŝajne tio plorigas vin nun ne plu.

	 
	 
	 
	 
{{tag>​kanto litero_H angla}}
ha-lo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)