Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hej_balkano_kara

Hej Balkano kara

E-tekstoSt.KIRAGXIEV

Partizana kanto

Teksto

Hej kamparo vasta,
vi kamparo verda, hej!
Hej Balkan-montaro
nia kara, hej!
Konas vi suferojn.
kaŝas vi misterojn.
Hej Balkano nia, hej!

Al la kamp' junulo
brava venis tie ĉi.
De l' montaro venis
kun pafil' en man' -
estro de taĉmento,
partizan' sentima.
Hej Balkano, hej Balkan'!

Hej, anar' fidela,
la standardon svingu vi
super la vilaĝoj,
urboj en la land'.
Sonu nun libera
tutpopola kanto.
Hej, Balkano kara vi.

hej_balkano_kara.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)