Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hejmo_dolcxa_nom

Hejmo, dolĉa nom'

Esperanta tekstoAdela ŜEFER
Tipotraduko
Originala titoloHome, Sweet Home
Originala tekstoJ. H. PAINE

Teksto

Riĉecon senliman oferus ni
pro l' kara hejmvivo kaj hejma simpati'.
La hejmon sanktigas ĉiela benad',
sentata nenie en fremda vivad'.
Hejmo, dolĉa nom' —
benata ĉiele, ho kara patra dom'.

Nenio allogas en teda malproksim',
pro l' hejmo, eĉ simpla, sopiras la anim',
pro kanto de l' birdoj en kara hejmĝarden',
jen amon ni ĝuas en plej ŝatata ben'.
Hejmo, dolĉa nom'!
Jen amo, jen paco en kara patra dom'.

hejmo_dolcxa_nom.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)