Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_de_sovet-unio

Himno de Sovet-Unio

MuzikoA. Aleksandrov
Esperanta tekstoZ. Arbo (Zisman Aron Borisoviĉ, vd. Moskva_skolo)
Tipotraduko
Originala tekstoS. Mihxalkov kaj G. El-Registan

Teksto

L' union eternan de la respublikoj
Kunsolidarigis la granda Rusi'.
Do vivu liberaj popoloj-amikoj,
Potenca kaj granda Soveta Uni'!

Estu glorata vi, nia Patrio,
De l' amikec' de l' popoloj apog'!
Forto popola vi, Lenin-partio,
Gvidas nin al komunisma epok'!

Tra ŝtormoj briladis la sun' de libero,
Kaj Lenin prilumis la vojon al for':
Li levis popolojn por justa afero,
Inspiris nin por heroaĵ' kaj labor'.

De la komunismo ni venkon aspiras,
Futur' de la lando ĝi estas kaj cel',
Kun glora flamruĝa standardo ni iras,
Nin ligas al ĝi senrezerva fidel'!

Eksteraj ligoj

himno_de_sovet-unio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)