Hirundo estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.
Muziko | Julián Hernández |
---|---|
Esperanta teksto | Julián Hernández |
Esperanta plenumo | Julián Hernández |
Tipo | nova teksto |
Hirundo, mi volas ion de via flugo,
mi volas salti la mallumon,
mi volas resti sen angor´.
Hirundo, mo volas rompi la silenton
kaj kolorigi mian rutinon,
porti la ridon al mia dom´.
Hirundo, kien iris la lumo,
kien la harmonion,
malvarmas la kor´.
Hirundo, ne plu estas kompreno,
jam mortis la espero
amo flugis for´ .
Hirundo, ne lasu min en la malĝojo,
mi povas flugi se vi volas,
por mi ja estas decida hor´.
Hirundo, mi ja bezonas vian konsilon,
mi ja kalkulas je via fido,
ne lasu min kun la dolor´.
Hirundo, respondon, mi petas,
diru ĉu vi povas,
temas pri favor´.
Hirundo,ne plu esti kompreno,
jam mortis la espero,
amo flugis for´.