Teksto | S. Vajnblat |
---|
Ŝerca kanto de S. Vajnblat.
Foje ĝi estas kantata je la melodio de Vespera Sonoro, kiu bele kontrastas kun la gaja teksto.
Ho ĉarmulin' de mia kor',
vi kun obstin' ne kuru for.
Atendas nin ĉiela blu',
mi amas vin kaj tiel plu.
Refreno, 2 foje:
Mi revis kaj suferis,
al vi mi telefonis,
sed vane mi esperis,
sed vane vortoj sonis.
Nin vokas nun mirakla tag',
karesa sun', belega lag',
odor' de pin' kaj birda bru',
mi amas vin kaj tiel plu.
Refreno
Al vi pri l'sent' fabelos ond',
kaj kantos vent' pri la renkont'.
Esperas ĝin mi kun persist',
ĉar amas vin esperantist'!
Refreno