Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_se_mi_konus

Ho se mi konus

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloKdybych já věděl
MIDIho_se_mi_konus.mid

Teksto

Ho, se mi konus morthoron, kverkon
mi tuj forhakus por fari ĉerkon.
La kverkan ĉerkon, kovrilon blankan,
ke ĉiuj havu vangon larmantan.

Kaj sur kovrilo estu kaliko,
ke ĉiuj sciu min katoliko.
Kaj sur kaliko verda kron' flora,
ĉar mi ja estas fraŭlo honora.

En tiu krono estu la rozo,
ke oni sciu, kies ripozo.
En manojn donu la rosmarenon,
por ne atendi mian revenon.

Ses virgulinoj kaj eĉ ses fraŭloj
min portos en la tombon sub arboj.
Larĝegan ŝtonon sur tomb' starigu
kaj jenajn vortojn nur sur ĝi skribu:

Ah, kuŝas, kuŝas en tombo tiu,
por kiu preĝu knabino ĉiu!
Dum viv' vin amis tiu junulo,
nun preĝu por li, bela okulo!

ho_se_mi_konus.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)