Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_suno_mia

Ho, suno mia

MuzikoE. di Capua
E-tekstoK. H. Sisido
Origina titoloO sole mio
MIDIho_suno_mia.mid

Teksto

Ho, bele brilas sur ĉiel’ la suno
en la serena blu’ post la tempesto,
en vento freŝa pompe kiel festo,
ho, bele brilas sur ĉiel’ la suno.

Refreno:

Sed kun okuloj vi estas pli,
ho, suno mia, ja estas vi,
ho, sun’, ho, suno mia,
ja estas vi, ja estas vi.

Refreno

La lumo brilas ĉe fenestro via
kaj de interne jen, kun eleganto
aŭdiĝas bele via dolĉa kanto,
la lumo brilas ĉe fenestro via.

Refreno

En nokto kiam iras for la suno,
renkonte venas mi melankolie
sub la fenestron kaj atendas tie,
en nokto kiam iris for la suno.

ho_suno_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)