Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Originala titolo | Veni, veni, Emanuel… |
---|---|
Muziko | Kristnaska religia kanto |
Tradukis | B. John Beveridge (1, 3-6,) kaj Ros' Haruo (2, 7.) |
MIDI | veni_veni_emanuel.mid |
1.Ho venu vi, Emanuel'!
Sav-donu nun al Izrael'
Ploranta sola en ekzil',
Ĝis venos vi, la Dia Fil'!
Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
Revenos al vi, Izrael'.
5. Ho Jiŝajido, levu vin,
El ĉenoj liberigu nin,
Kaj savu el la nigra mort'!
Ne venku nin infera fort'!
Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
Revenos al vi, Izrael'.
3. Ho venu vi, Matena Sun'!
Dispelu noktajn nubojn nun;
Lumante al mort-ombra voj',
Gajigu nin per sankta ĝoj'.
Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
Revenos al vi, Izrael'.
4. Ŝlosil' Davida, venu vi!
Malfermu hejmon antaŭ ni;
Enlasu nin al Dia glor';
Malbonon ĉian baru for.
Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
Revenos al vi, Izrael'.
6, Ho venu vi, la Leĝdonint',
El nubo de Sinaja pint'!
Jam nun al via Izrael'
Revenu vi, Emanuel'
Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
Revenos al vi, Izrael'.
Veni, veni, Emmanuel
Captivum solve Israel,
Qui gemit in exsilio,
Privatus Dei Filio.
Gaude! Gaude! Emmanuel,
Nascetur pro te Israel!
Veni, O Iesse virgula,
Ex hostis tuos ungula,
De spectu tuos tartari
Educ et antro barathri.
Gaude! Gaude! Emmanuel,
Nascetur pro te Israel!
Veni, veni O Oriens,
Solare nos adveniens,
Noctis depelle nebulas,
Dirasque mortis tenebras.
Gaude! Gaude! Emmanuel,
Nascetur pro te Israel!
Veni, Clavis Davidica,
Regna reclude caelica,
Fac iter tutum superum,
Et claude vias inferum.
Gaude! Gaude! Emmanuel,
Nascetur pro te Israel!
Veni, veni, Adonai,
Qui populo in Sinai
Legem dedisti vertice
In maiestate gloriae.
Gaude! Gaude! Emmanuel,
Nascetur pro te Israel!
2a versio: