Aŭtoro | pola popolkanto |
---|---|
E-teksto | A. Grabowski |
MIDI | iras_macjek.mid |
Noto: Popola kanto el la regiono de Mazovio, la centra regiono de Pollando.
mazuro = mazoviano
Kun batil' ĉe zono iras Maĉjek voje,
ekkantante iam: „Tindirindi“ ĝoje.
/: Se iu baras straton,
ricevas frapobaton,
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/
Ho ve, malsanigis Maĉjek nia kara:
en drinkej' ne estis dum vespero kvara —
/: al ni jam ne kantetas,
bieron ne aĉetas!
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/
Mortis Maĉjek, mortis, venis lia horo —
pacon la eternan donu Di-Sinjoro!
/: Li estis brava viro,
ĝis lasta sia spiro,
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/
Nia Maĉjek kuŝas sur la kverk-tabulo —
se muziko ludus… dancus la mortulo:
/: mazuro aliforte
moviĝas eĉ postmorte!
Oj dana, dana, dana — dana, dana! :/