Uzantaj iloj

Retejaj iloj


islanda_sunhimno

Islanda sunhimno

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Originala titoloO, blessud vertu sumarsól
Originala tekstoPáll Olafsson

Teksto

Benata suno de l’ somer',
en vi ornamas sin la ter',
la alta mont', la blua lag'
en ora, brila tag'.
La ondojn de torent' kaj mar'
ardigas via or-harar',
en ora ret' ĉirkaŭas ĝi
la vangon de l’ glaci'.

En vi sin vestas nun la ter'
kaj ĉiu homo en esper';
se vangon malsekigis larm',
ĝin kisas via varm',
La birdon kaj la valon vi
plenigas nun je melodi',
la tagoj kuras kiel lud'
en vent' de l’ varma sud'.

Ho, ĉion naskas, nutras vi
sur mont', en val', en simpati';
se vi subiras, staras flor'
kaj ter' en rosa plor'.
Benata suno de l’ somer',
en vi ornamas sin la ter',
la alta mont', la blua lag'
en ora, brila tag'!

islanda_sunhimno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)