Uzantaj iloj

Retejaj iloj


juanita

Juanita

MuzikoB. E. Long
Tipotraduko
Originala tekstos-ino Norton

Noto: Hispana balado

Teksto

Sur la fontano
dolĉe brilas bela lun':
trans oceano
iris for la sun'.
En okuloj helaj
de amata karulin'
la rigardoj belaj
adiaŭas min.

Nita, Juanita,
restu vi tie mia kor':
Nita, Juanita,
ne min lasu for!

Kiam imago
Ĉarmos vin sub lunradi',
kaj ĉe la tago
mortos iluzi',
Ĉu ne, malĝojante,
vi min tenos en memor',
vane sopirante
al pasinta hor'?

Nita, Juanita,
Ĉe la koro tenu min:
Nita, Juanita,
mia karulin'.
juanita.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)